Besti neo ot roi 

Hans Christian Andersen

La novaj vestoj de la reĝo 

Hans Christian Andersen

Abe anu multi abe pas uni roi, na filo pas multi tak besti bel e neo, na ili usa pas dola tuta ot ili, pro es bine jurtuta besti bel. Ili atentif pas ne androarmemulti ot ili, ne teatri e diana, kontenne bine si ilis don pas a ili kas pro esibit besti neo ot ili. Pro ora separa tuta ot jur, ili abe pas bestisur separa e omo peri roi omone tuta antrop logo komon: "Ili es in samberdonide", antrop logo pas plasna jurtuta: "Roi es in samberbesti."

Antaŭ multaj jaroj vivis unu reĝo, kiu tiel amis belajn novajn vestojn, ke li elspezadis sian tutan monon, por nur esti ĉiam bele ornamita. Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj ĉaso, esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn. Por ĉiu horo de la tago li havis apartan surtuton, kaj kiel pri ĉiu alia reĝo oni ordinare diras: "Li estas en la konsilanejo" oni tie ĉi ĉiam diradis: "La reĝo estas en la vestejo."

A urban maga, ili dom pas a na, abe pas alegro multi; antropeks multi aribe pas plasna jur separa tuta. Uni jur, bi androdesep aribe pas je, ilis logo pas, na ilis es andropenelop e penelop stofpenelop bel plasuni, antrop inergo bine desinsiko na. Ilis logo pas je, na ne uni krommulti e desinmulti ot stofpenelop dis es bel komonne, sed bestimulti, antrop prepara na ot stofpenelop dis, abe abe surpris tak, na ilis resta optikne a antroptuta, na es korekne pro ergo auto o es sofine multieks.

En la granda urbo, en kiu li loĝis, estis tre gaje; ĉiun tagon tien venadis multaj fremduloj. Unu tagon venis ankaŭ du trompantoj, kiuj diris, ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan ŝtofon, kiun oni nur povas al si prezenti; ke ne sole la koloroj kaj desegnoj de tiu ĉi stofo estas eksterordinare belaj, sed la vestoj, kiujn oni preparas el tiu ĉi stofo, havas la mirindan econ, ke al ĉiu, kiu ne taŭgas por sia ofico au estas tro malsaĝa, ili restas nevideblaj.

"Dis es sekur besti ben tele!" roi ide pas; "abe intem bestisur tak, mi inergo probable kones, antropkia in nasionroi mi es korekne pro ergo, ili abe na; mi inergo probable distinge antropsofi ot antropsofine! Ia, stofbesti nesesa es suragri penelop pro mi!" E ili don pas ante sumadola maga a bi androdesep, pro ilis komen ergo ilis.

"Tio ĉi estas ja bonegaj vestoj!" pensis la reĝo; "havante tian surtuton, mi ja povus sciiĝi, kiu en mia regno ne taŭgas por la ofico, kiun li havas; mi povus diferenci la saĝajn de la malsaĝaj! Jes, la ŝtofo devas tuj esti teksita por mi!" Kaj li donis al la ambaŭ trompantoj grandan sumon da mono antaŭe, por ke ili komencu sian laboron.

Ilis plas pas bi masinpenelop, fakto pas fas omo si ilis ergo, sed ilis abe pas nul sur bi masinpenelop. Promulti in aktodemanmulti ilis es pas desirdeman tele e deman pas silka delikat plasuni e metalau ben plasuni. Ilis plas pas dis in sakobesti auto ot ilis e ergo pas sur masinpenelop komplene, e je sura noktu profun.

Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaŭ ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron. Tion ĉi ili metadis en siajn proprajn poŝojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj eĉ ĝis profunda nokto.

"Mi desir kones, ilis prepara pas stofbesti multikia pas!" roi ide pas, sed ili es pas pris per fob multine a ide, na ili, na es sofine o korekne pro ergo auto, inergo ne optik stofbesti. Benkia ili es pas faktofide, na ili nesesa ne fob akaus iliauto, promulti ili selek pas espedi ante person omone pro optik, stof dis es kak. Antrop tuta a urban tuta kones pas, besti abe forse surpris kak, e antroptuta kon patolongane desir pas optik pas, antropbisini ili es sofine kak.

"Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis!" ekpensis la reĝo, sed kaptis lin kelka timo ĉe la penso, ke tiu, kiu estas malsaĝa aŭ ne bone taŭgas por sia ofico, ne povas vidi la ŝtofon. Li estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis antaŭe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras. Ĉiuj homoj en la tuta urbo sciis, kian mirindan forton la ŝtofo havas, kaj ĉiu kun senpacienco jam volis vidi, kiel malsaĝa lia najbaro estas.

"Mi espedi futur minister paleo filoonor ot mi!", roi ide pas, "ili optik futur ben plasuni, stofpenelop es kak, akaus ili es antrop sofi e antropnul es korek ben plus ili pro ergo auto!"

"Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron!" pensis la reĝo, "li la plej bone vidos, kiel la ŝtofo elrigardas, ĉar li estas homo saĝa kaj neniu pli bone taŭgas por sia ofico, ol li!"

Minister paleo kardiben paso pas perdis in sambermaga, bi androdesep kursi pas in na, ante bi masinpenelop komplene e ergo pas.
Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la ambaŭ trompantoj sidis antaŭ la malplenaj teksiloj kaj laboris.
"Dio, asista mi!" ide pas minister paleo, ober intem stenone optikmulti, "mi inergo optik nul!". Sed ili logoeks pas ne dis.

"Dio, helpu al mi!" ekpensis la maljuna ministro, larĝe malfermante la okulojn, "mi nenion povas vidi!" Sed li tion ĉi ne eldiris.

Bi androdesep deman pas ili pro aribe tele plus e deman pas, si ili es ne desin bel e krommulti bel. A dis ilis esibit pas masinpenelop komplene e minister benine usa pas forse tuta pro ober ben optikmulti, sed ili inergo pas optik nul, akaus nul es pas. "Dio mi!" ili ide pas, "es mi sofine? mi dibina pas temnul dis e antropnul inergo eskones dis! Es mi korekne pro ergo ot mi? Ne, per medisin nul mi inergo logo, na mi optik ne stofpenelop!"

La ambaŭ trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, ĉu ĝi ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. Ĉe tio ĉi ili montris la malplenan teksilon, kaj la malfeliĉa ministro uzis ĉiujn fortojn por malfermi bone la okulojn, sed li nenion povis vidi, ĉar nenio estis. "Mia Dio!" li pensis, "ĉu mi estas malsaĝa? tion ĉi mi neniam supozis kaj tion ĉi neniu devas sciiĝi! Ĉu mi ne taŭgas por mia ofico? Ne, neniel mi povas rakonti, ke mi ne vidas la teksaĵojn!"

"O, ni logo nul!" uni ot andropenelop obserba pas.

"Nu, vi ja nenion diras!" rimarkis unu el la teksantoj.

"O, ili es ben tele, filo tele!" minister paleo logo pas e optik pas dia protekoptik ili. "Desin dis e krommulti dis! Ia, mi logore futur a roi, na dis alegro multi mi."

"Ho, ĝi estas bonega, tre ĉarma!” diris la maljuna ministro kaj rigardis tra siaj okulvitroj. "Tiu ĉi desegno kaj tiuj ĉi koloroj! Jes, mi raportos al la reĝo, ke ĝi tre al mi plaĉas!"

"Beni tele pro mis!" bi andropenelop logo pas e nam pas krommulti e faktokones pas desin komonne. Minister paleo oto pas atentif; pro inergo logo stof omo, temkia ili aribere futur a roi; e ili fakto pas je dis.

"Tre agrable al ni!" diris la ambaŭ teksistoj kaj nomis la kolorojn kaj komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro atente aŭskultis; por povi diri tion saman, kiam li revenos al la reĝo; kaj tiel li ankaŭ faris.

Temdis bi androdesep deman pas dola plus, silka plus e metalau plus, ilis nesesa pas stopne re na pro stofpenelop. Ilis plas pas stoftuta in sakobesti auto, e uni kordafaktobesti aribe pas ne je in masinpenelop ot ilis, sed ilis, omo ante, ergo pas stopne sur masinpenelopmulti komplene.

Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, kion ili ĉiam ankoraŭ bezonis por la teksaĵo. Ili ĉion metis en sian propran poŝon, en la teksilon ne venis eĉ unu fadeno, sed ili, kiel antaŭe, daŭrigadis labori super la malplenaj teksiloj.

Roi espedi pas re antetem sekretar kardiben omone, pro optikre, aktopenelop aribe kak e si stofpenelop es futur antetem prepara. Abe pas stof omo peri ili, omo peri minister: ili optik pas e optik pas stopne, sed kontenne masinpenelop komplene stofnul es pas, ili inergo pas ne je prona optik uni stof.

La reĝo baldaŭ denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi, kiel iras la teksado kaj ĉu la ŝtofo baldau estos preta. Estis kun li tiel same, kiel kun la ministro: li rigardadis kaj rigardadis, sed ĉar krom la malplena teksilo nenio estis, tial li ankaŭ nenion povis vidi.

"Berita, ili es fragmen bel ot stofpenelop?" bi androdesep logo pas e esibit pas e faktokones pas desin bel, na es pas ne ot tuta.

"Ne vere, ĝi estas bela peco da ŝtofo?" diris la trompantoj kaj montris kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne ekzitis.

"Mi es ne sekur sofine!" andro ide pas, "sekuen dis mi es prona korekne pro ergo ben ot mi. Dis es komonne, sed plasunine antrop inergo ne faktoobserba dis!" Ili aplaud pas prona stofpenelop, ili optik pas ne na, e faktosekur pas ilis peri alegro auto akaus krommulti bel e desin ben tele. "Ia, ili es bel surpris!" ili logo pas a roi.

"Malsaĝa mi ja ne estas!" pensis la sinjoro, "tial sekve mi ne taŭgas por mia bona ofico. Tio ĉi estas stranga, sed almenaŭ oni ne devas tion ĉi lasi rimarki!" Tial li laŭdis la ŝtofon, kiun li ne vidis, kaj certigis ilin pri sia ĝojo pro la belaj koloroj kaj la bonega desegno. "Jes, ĝi estas rava!" li diris al la reĝo.

Antrop tuta a urban logo pas uni peri stofpenelop bel tele.Temdis roi auto desir pas optik ili, temkia ili es pas sura temna sur masinpenelop. Kon uni multiantrop tuta ot antrop selek, bi sekretar paleo filoonor, na es pas ante plasna es pas inter na, ili paso pas a bi androdesep, na penelop pas temdis kon forse tuta auto, sed abene kordafaktobestimulti.

Ĉiuj homoj en la urbo parolis nur pri la belega ŝtofo. Nun la reĝo mem volis ĝin vidi, dum ĝi estas ankoraŭ sur la teksiloj. Kun tuta amaso da elektitaj homoj, inter kiuj sin trovis ankaŭ la ambaŭ maljunaj honestaj oficistoj, kiuj estis tie antaŭe, li iris al la ruzaj trompantoj, kiuj nun teksis per ĉiuj fortoj, sed sen fadenoj.

"O, es ne dis berita bel tele?" bi sekretar filoonor logo pas. "O roi maga, admira uni, desin kak, krommulti kak!" e a dis ilis esibit pas masinpenelop komplene, akaus ilis ide pas, na antropmulti omone optik probable stofpenelop.

"Nu, ĉu tio ĉi ne estas efektive belega?" diris ambaŭ honestaj oficistoj. "Via Reĝa Moŝto nur admiru, kia desegno, kiaj koloroj!" kaj ĉe tio ĉi ili montris sur la malplenan teksilon, ĉar ili pensis, ke la aliaj kredeble vidas la ŝtofon.

"Dis es kia!" roi ide pas, "mi optik sekur stofnul! Dis es sekur fob! Es mi sofine? es mi korekne omo roi? dis es probable fob plasuni, na inergo probable aribe a mi". "O, ili es bel tele", roi logo pas temna fonomaga, "ili abe ideben leban plasuni ot mi!" E ili agita pas beni sefal e obserba pas masinpenelop komplene; ili desir pas ne konfes, na ili optik nul.

"Kio tio ĉi estas!" pensis la reĝo, "mi ja nenion vidas! Tio ĉi estas ja terura! Ĉu mi estas malsaĝa? Ĉu mi ne taŭgas kiel reĝo? tio ĉi estus la plej terura, kio povus al mi okazi". "Ho, ĝi estas tre bela", diris tiam la reĝo laŭte, "ĝi havas mian plej altan aprobon!" Kaj li balancis kontente la kapon kaj observadis la malplenan teksilon; li ne volis konfesi, ke li nenion vidas.

Antropsekuen tuta, ili abe pas kon ili na, optik pas e optik pas, sed ilis obserba pas nul plus kompara antroptuta omone; promulti ilis logore pas temtuta poste roi: "O, ili es sekur bel tele!" E ilis donide pas a ili porta besti dis bel tele eks stofpenelop dis bel tele dura tem uni a aktopaso festi, na es pas espek. "Surpris, bel tele, komonne!" antroptuta logore pas, uni poste omone, e antroptuta es pas alegro. Roi don pas krus ot androarmeipo e namdon ot andropenelop sekret ot dommagaroi a bi androdesep.

La tuta sekvantaro, kiun li havis kun si, rigardadis kaj rigardadis, sed nenion pli rimarkis, ol ĉiuj aliaj; tamen ili ĉiam ripetadis post la reĝo: "Ho, ĝi ja estas tre bela!" Kaj ili konsilis al li porti tiujn ĉi belegajn vestojn el tiu ĉi belega materialo la unuan fojon ĉe la solena irado, kiu estis atendata. "Rava, belega, mirinda!" ripetadis ĉiuj unu post la alia kaj ĉiuj estis tre ĝojaj. La reĝo donacis al la ambaŭ trompantoj kavaliran krucon kaj la titolon de sekretaj teksistoj de la kortego.

Dia uni noktu tuta ante jur ot pasofesti, bi androdesep pas pas dormine e foto pas dekases plus kandel. Antroptuta inergo pas optik, ilis es pas okupa kak per aktoprepara besti neo ot roi. Ilis fakto pas fas, omo si ilis pris stofpenelop eks bi masinpenelop, tomi pas per siso maga in aer, faktobesti pas per rafidomulti abene kordafaktobesti e in fini logo pas: "Temdis stofbesti es preparafini!"

La tutan nokton antaŭ la tago de la parado la trompantoj pasigis maldorme kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Ĉiuj povis vidi, kiel okupitaj ili estis je la pretigado de la novaj vestoj de la reĝo. Ili faris mienon, kvazaŭ ili prenas la ŝtofon de la teksiloj, tranĉadis per grandaj tondiloj en la aero, kudradis per kudriloj sen fadenoj kaj fine diris: "Nun la vestoj estas pretaj!"

Roi auto aribe pas a ilis kon antropdommagamulti ili balormaga plasuni e bi androdesep leban pas uni mani sur, omo si ilis gardi probable uni stof, e logo pas: "Optik, dis es bestiskelo! dis es bestitronka! dis es bestikober! e tal plus. Ili es gramne omo stofarane! Antrop inergo probable ide, na antrop porta stofnul sur korpo, sed dis es berita abe balormaga plasuni!"

La reĝo mem venis al ili kun siaj plej eminentaj koreteganoj, kaj ambaŭ trompantoj levis unu manon supren, kvazaŭ ili ion tenus, kaj diris: "Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la mantelo! Kaj tiel plu. Ĝi estas tiel malpeza, kiel araneaĵo! oni povus pensi, ke oni nenion portas sur la korpo, sed tio ĉi estas ja la plej grava eco!"

"Ia!" antropdommaga tuta logo pas, sed ilis inergo pas optik stofnul, akaus abe pas stofnul.

"Jes!" diris ĉiuj korteganoj, sed nenion povis vidi, ĉar nenio estis.

"O ni, roi maga, desir temdis bestieks filo plasuni bestimulti leban plasuni ot ni, bi androdesep logo pas, e mis besti futur plasdis ante kristaloptik bestimulti neo pro ni, o roi maga."

"Via Reĝa Moŝto nun volu plej afable demeti viajn plej altajn vestojn", diris la trompantoj, "kaj ni al Via Reĝa Moŝto tie ĉi antaŭ la spegulo vestos la novajn."

Roi bestieks pas besti ili, e bi androdesep fakto pas omo si ilis besti a ili fragmen tuta separa ot bestimulti neo, na es pas telenetuta preparafini; e ilis pris pas ili peri anke ot ili e ilis fakto pas, omo si ilis fisa uni stof — dis nesesa pas es fragmenfini ot besti — e roi turni pas auto e returni pas auto ante kristaloptik.

La reĝo demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris, kvazaŭ ili vestas al li ĉiun pecon de la novaj vestoj, kiuj kvazaŭ estis pretigitaj; kaj ili prenis lin per la kokso kaj faris kvazaŭ ili ion alligas — tio ĉi devis esti la trenaĵo de la vesto — kaj la reĝo sin turnadis kaj returnadis antaŭ la spegulo.

"Ilis omo belmaga kak, ilis kursi benmaga kak!" Antroptuta logoleban pas, "Desin kak, krommulti kak! ili es besti ot balor maga!"

"Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas!" ĉiuj kriis, "Kia desegno, kiaj koloroj! Ĝi estas vesto de granda indo!"

"Antrop surpod sur rut kon koberroi, antrop porta futur na sur roi maga in pasoperi festi!" androsefalfesti logo pas.

"Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos super Via Reĝa Moŝto en la parada irado!" raportis la ĉefa ceremoniestro.

"Ia, mi esben!" roi logo pas. "Kursi ne ili ben?" E re uni tem ili turni pas auto ante kristaloptik, akaus ili desir pas esibit, na ili obserba ben stofbel ot ili.

"Nu, mi estas en ordo!" diris la reĝo. "Ĉu ĝi ne bone sidas?" Kaj ankoraŭ unu fojon li turnis sin antaŭ la spegulo, ĉar li volis montri, ke li kvazaŭ bone observas sian ornamon.

Sambelanmulti, na obliga pas porta fragmenfini ot besti, distribu pas manimulti ilis a strata, omo si ilis leban fragmenfini. Ilis paso pas e porta pas manimulti distribu in aer; ilis inergo pas ne faktoobserba, na ilis optik stofnul.
La ĉambelanoj, kiuj devis porti la trenaĵon de la vesto, eltiris siajn manojn al la planko, kvazaŭ ili levas la trenaĵon. Ili iris kaj tenis la manojn eltirite en la aero; ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas.
Roi paso pas tak in pasoarme festi sub koberroi belmaga, e antroptuta sur rutmulti e in portiklateramulti logoleban pas: "O sel! bestimulti neo ot roi es komparane kak! Ili abe fragmenfini belmaga kak a koberbesti! Stoftuta kursi benmaga kak!" Antropnul desir pas faktoobserba, na ili optik stofnul, akaus in kas omone ili es probable sekur korekne pro ergo ili o ili es probable sofine fob. Besti nul ot roi abe pas frut tak sura temdis.

Tiel la reĝo iris en parada marŝo sub la belega baldakeno, kaj ĉiuj homoj sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis: "Ho, ĉielo, kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la reĝo! Kian belegan trenaĵon li havas al la surtuto! kiel bonege ĉio sidas!" Neniu volis lasi rimarki, ke li nenion vidas, ĉar alie li ja ne taŭgus por sia ofico aŭ estus terure malsaĝa. Nenia el la vestoj de la reĝo ĝis nun havis tian sukceson.

"Sed ili es sekur bestine tuta!" uni infan mikro logoleban pas suragri.
"Sed li ja estas tute ne vestita!" subite ekkriis unu malgranda infano.
"O sel, oto fono ot erorne!" pater logo pas; e uni a omone logolebanne pas, infan logo pas kia. "Ili es bestine tuta; infan mikro surpod plasna, ili, na logo, na ili es bestine tuta!"

"Ho ĉielo, aŭdu la voĉon de la senkulpeco!" diris la patro; kaj unu al la alia murmuretis, kion la infano diris. "Li estas tute ne vestita; tie staras malgranda infano, kiu diras, ke li tute ne estas vestita!"

"Ili es sekur bestine tuta!" demo tuta logoleban pas fini.

"Li ja tute ne estas vestita!" kriis fine la tuta popolo.

Stofdis takti pas tomiben roi, akaus dis optikomo pas pas a ili auto, na demo logo korek; sed ili ide pas: "Temdis stofnul asista futur, antrop obliga uni resta brabo a ide auto!" Ili pris pas je forma lebanauto plus, e sambelanmulti paso pas e porta pas fragmenfini ot besti, na es pas ne tuta.

Tio ĉi pikis la reĝon, ĉar al li jam mem ŝajnis, ke la popolo estas prava: sed li pensis: "Nun nenio helpos, oni devas nur kuraĝe resti ĉe sia opinio!" Li prenis teniĝon ankoraŭ pli fieran, kaj la ĉambelanoj iris kaj portis la trenaĵon, kiu tute ne ekzistis.

(Mutalingua ot Igor Wasilewski)

(Tradukis L. L. Zamenhof)

fication" content="usuRK1S-D7j9dgE1oi7kUZWKgXxsWjAWRBd4p3FStQs" />