Fratero estas internacia helplingvo kreita de la vjetnamano Pham Xuan Thai kaj publikigita en Sajgono en 1957. La fratera gramatiko, reduktebla al 12 bazaj reguloj, estas tute izolanta, simila do al la gramatiko de kelkaj aziaj lingvoj, kiel la vjetnama, la ĉina aŭ la malaja. En Fratero ne ekzistas artikoloj, nek fleksioj, nek afiksoj, nek ia ajn akordo. Substantivoj, adjektivoj, verboj kaj adverboj havas saman radikon kaj estas distingataj nur per rigida vortordo. La vortprovizon konsistigas latinaj kaj grekaj radikoj internacie konataj, kun kelkaj elementoj el la angla, germana, hispana kaj rusa lingvoj, kio ebligas rapidan lernadon. Surbaze de 1000 bazaj radikoj, oni povas krei kiun ajn vorton per specifa metodo de derivado. La prononco estas simpla kaj la akcento regula.

La celo de ĉi tiu retejo estas veki intereson pri Fratero kaj stimuli ties uzadon en la tuta mondo. Ĉi tie vi trovos ĉion necesan por lerni la lingvon.

Lingua Sistemfrater 2018-2023 / ✉ linguafrater@hotmail.com
fication" content="usuRK1S-D7j9dgE1oi7kUZWKgXxsWjAWRBd4p3FStQs" />