Infanroi mikro

Antoine de Saint-Exupéry 

La eta princo

Antoine de Saint-Exupéry

PARTIBIBLO 1

Unitem, temkia mi abe pas ses anu, mi optik pas pitures belmaga in biblo peri silbi paleo, nam Istorimulti ot bio berita. Ili es pas pitures ot serpen boa, na larin jo. Dis es faktore ot desin:

ĈAPITRO 1

Iam, kiam mi estis sesjara, mi vidis belegan bildon en iu libro pri la praarbaro, titolita "Travivitaj rakontoj". Tiu bildo prezentis boaon, kiu glutas rabobeston. Jen kopio de la desegno:

Antrop logo pas in biblo: "Serpen boa larin stofpris ot ili komple, abene mastika. Poste na, ili inergo ne sine auto, e ili dormi dura ses luna, ili nesesa na pro diges."
En la libro oni diris: "La boaj glutas sian rabaĵon unuglute, senmaĉe. Sekve ili ne plu povas moviĝi kaj dormas dum sia sesmonata digestado."

Mi ide pas multi temna peri aribemulti in silbi e poste, per stofgrafpab krom, mi inergo pas fakto desin uni ot mi. Desin numer Uni ot mi. Ili es pas tak:

Ekde tiam mi multe meditis pri la aventuroj en ĝangalo kaj per kolorkrajono mi sukcesis miavice fari mian unuan desegnon. Mian desegnon numero Unu. Jen kiel ĝi estis:

Mi esibit pas ergofakto sefal ot mi a antropmulti maga e deman pas a ilis, si desin ot mi fob pas ilis.
Mi montris mian ĉefverkon al granduloj kaj ilin demandis, ĉu mia desegno timigis ilin.

Sed ilis respon pas: "Fob? Prokia bestisefal probable fob?"

Ili al mi respondis: "Kial ĉapelo timigus?"

Desin ot mi es pas ne pitures ot bestisefal. Ili es pas pitures ot serpen boa, na diges joel. Mi desin pas temna konten ot serpen boa, pro antropmulti maga inergo kones. Ilis temtuta nesesa faktokones. Desin numer Bi ot mi es pas dis:
Mia desegno ne prezentis ĉapelon. Ĝi prezentis boaon, kiu digestadas elefanton. Do, mi desegnis la enhavon de la boao, por komprenigi al granduloj. Ili ĉiam bezonas klarigojn. Jen kiel aspektis mia desegno numero Du:

Antropmulti maga donide pas, na mi leteks desin ot serpen boa ober o klos, e interes auto peri grafgeo, istori, tekninumer e teknigraf in plas ot dis. E tak, a tembio ot ses anu, mi leteks pas ergo balormaga ot andropitures. Mi eksbrabo pas auto akaus defek ot desin numer Uni ot mi e desin numer Bi ot mi. Antropmulti maga temnul kones komple per ilisauto e pro infanmulti es fatig faktokones temtuta a ilis.

La granduloj konsilis, ke mi flankenlasu desegnojn de boaoj aŭ malfermitaj aŭ ne, kaj prefere interesiĝu pri geografio, historio, kalkularto kaj gramatiko. Kaj tiel, en mia sesjara aĝo, mi rezignis grandiozan pentristan karieron. Mi senkuraĝiĝis pro la fiasko de mia desegno numero Unu kaj de mia desegno numero Du. Neniam la granduloj komprenas tute per si mem kaj al la infanoj estas lacige ĉiam kaj ĉiam donadi al ili klarigojn.

Mi obliga pas prona selek ergo omone e mi studi pas direk sipaer. Mi tero pas multine in plastuta ot geo. E mi aksepberita, na grafgeo asista pas a mi tele. Mi kones pas distinge suragri Sina ot Arison. Dis es usa tele, si antrop perdi auto noktu.

Mi do devis elekti alian metion kaj lernis piloti aviadilojn. Mi flugis iom ĉie tra la mondo. Kaj mi tute konsentas, ke geografio multe utilis al mi. Mi scipovis unuavide distingi Ĉinion de Arizono. Tio estas tre taŭga, se oni vojeraris nokte.

Mi abe pas perdis dura bio ot mi taktikon multimaga kon antrop serius multimaga. Mi bio pas multi inter antropmulti maga. Mi esamin pas ilis telene tele. E dis benplus pas ne tele ide ot mi peri ilis.

Tiel, dum la daŭro de mia vivo, mi havis amasojn da kontaktoj kun amaso da seriozaj homoj. Mi multe vivis ĉe granduloj. De tre proksime mi vidadis ilin. Kaj tio malmulte plifavorigis mian opinion pri ili.

Temkia mi eureka pas antrop, na optikomo pas a mi konesben multine, mi forseauto pas per desin numer Uni ot mi, desin mi gardi pas temtuta na. Mi desir pas kones, si ili es kones berita. Sed temtuta antrop respon pas a mi: "Dis es bestisefal." Temna mi logo pas ne peri serpen boa, ne peri silbi paleo, ne peri stela. Mi komod pas a inergokones ot ili. Mi logo pas peri ponto, peri golf, peri politik e kordakol. E antrop maga es pas beni berita kones antrop komod tak.
Kiam mi renkontis inter ili iun, kiu ŝajnis al mi iom klarvida, iam mi provis per mia desegno numero Unu, kiun mi ĉiam konservis. Mi volis scii, ĉu tiu ĉi vere estas komprenema. Sed ĉiam oni respondis al mi: "Ĝi estas ĉapelo." Tiam al tiu mi parolis nek pri boaoj, nek pri praarbaroj, nek pri steloj. Mi adaptiĝis al ties komprenpovo. Mi priparolis briĝon, golfludon, politikon kaj kravatojn. Kaj la grandulo estis ja kontenta koni homon tiel konvenan.
(Mutalingua ot Antoni Martí) 
(Tradukis Pierre Delaire)
fication" content="usuRK1S-D7j9dgE1oi7kUZWKgXxsWjAWRBd4p3FStQs" />