Ture Babel

Gene 11:1-9

La Babelturo

Genezo 11:1-9

Geo tuta abe pas lingua omo e logomulti omo. Temkia ilis sine pas a destrafas, ilis eureka pas bale in Sinar e dom pas in ili. E ilis logo pas uni omone: "Aribe! Mis fakto plinmulti e kulina ilis per igni!". Ilis usa pas plin in plas ot lito e asfal in plas ot kalka.

Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero. Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis. Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko.

E ilis logo pas: "Aribe! Mis fakto urban e ture, sefal ot ili gain sel! E mis obten glori, ante distribu auto sur fas ot geo tuta!".

Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero.

E Sefal pasosub pas pro optik urban e ture, demo fakto pas na. E ili logo pas: "Optik! Ilis es uni demo e ilis abe uni lingua, e ilis komen pas fakto dis! Nul ilis fisa futur fakto na, es futur inergone pro ilis. Mis pasosub je e orderne lingua ot ilis, pro uni kones ne logo ot omone."

Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia.

E Sefal distribu pas ilis sur fas ot geo tuta, e ilis stop pas fakto urban. Prona ili es nam Babel, akaus Sefal orderne pas lingua ot geo tuta na e Sefal distribu pas ilis ot na sur fas ot geo tuta.

Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon. Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero.

(Mutalingua ot Antoni Martí)

(Tradukis L. L. Zamenhof)

fication" content="usuRK1S-D7j9dgE1oi7kUZWKgXxsWjAWRBd4p3FStQs" />