LA 12 REGULOJ

  1. En Frater ne ekzistas artikoloj, nek fleksioj, nek elizioj, nek afiksoj, nek akordo de tempo, de modo, de genro aŭ de nombro.
  2. La substantivo, la adjektivo, la verbo kaj la adverbo havas la saman radikon.
  3. La adjektivo estas ĉiam metata post la substantivo escepte de la bazaj numeraloj. La egaleca komparativo estas tradukata per je (tiel... kiel); la supereca komparativo per plus (pli... ol); la malsupereca komparativo per plusne (malpli... ol). La supereca superlativo estas tradukata per plasuni (la plej); la malsupereca superlativo per plasunine (la malplej). La absoluta superlativo estas tradukata per tele (tre, multe).
  4. La bazaj numeraloj estas: uni (1), bi (2), tri (3), kuadri (4), kuinti (5), ses (6), sep (7), okta (8), nona (9), deka (10), senti (100), mil (1000), milion (1 000 000), miliar (1 000 000 000). Kiam metitaj post la substantivoj, la bazaj numeraloj fariĝas vicmontraj numeraloj. La multiplikaj numeraloj estas formataj per aldono de la vorto tem (fojo) al la bazaj numeraloj. La frakciaj numeraloj estas formataj per aldono de la vorto unisur (unu super) al la bazaj numeraloj. La kolektivaj numeraloj estas formataj per aldono de per (per) al la bazaj numeraloj.
  5. La personaj pronomoj estas: mi (mi, al mi), mis (ni, al ni), ni (ci, al ci), nis (vi, al vi), ili (li, al li; ŝi, al ŝi; ĝi, al ĝi), ilis (ili, al ili), antrop (oni). La posedaj pronomoj estas formataj per aldono de la vorto ot (de) al la personaj pronomoj.
  6. La verbo estas tute neŝanĝema en persono kaj nombro: pas (pasinteco) indikas la tempon preteritan; futur (futuro) indikas la tempon futuran; intem (en tempo) indikas la gerundion; probable (probable) indikas la modon kondiĉan. La pasiva voĉo estas formata per aldono de la helpverbo es (esti) al la infinitivo.
  7. Ne ekzistas inversio en la jena vortordo, krom en poezio: subjekto-verbo-objekto.
  8. Ĉiu vorto estas prononcata, kiel ĝi estas skribita: ĉiu litero havas ĉiam la saman sonon.
  9. La akcento estas ĉiam sur la lasta silabo de la vorto. 
  10. Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj. La ĉefa vorto staras en la komenco. 
  11. Se en la frazo estas alia nea vorto, la vorto ne (ne) estas forlasata.
  12. Fremdaj vortoj, nome internaciaj vortoj, se formitaj per la radikoj ekzistantaj en Frater, estas ŝanĝataj konforme al la 10-a regulo. Okaze, ke iliaj radikoj ne ekzistas en Frater, ili ne estas ŝanĝataj. Ili nur alprenas la grafion de la lingvo.

fication" content="usuRK1S-D7j9dgE1oi7kUZWKgXxsWjAWRBd4p3FStQs" />