Ginefaktotauma 

Charles Perrault

La feino 

Charles Perrault

Uni gine, androgamo ot na es pas morta, abe pas bi infangine. Infangine paleo es pas multi tak omo mater per karakter e fas ot ili, na antroptuta, na optik pas ili, inergo pas ide, na ili optik mater; bi ilis es pas filone tak e lebanauto tak, na antrop inergo pas ne bio kon ilis. Infangine jube, na es pas pitures komple ot pater ili konser kon ben ot ili e filoonor ot ili, es pas otplus uni eks infangine bel plasuni, antrop inergo pas eureka na. Akaus antroptuta filo komon person, na es omo ili, mater dis filo pas prona kalormaga infangine paleo ot ili, e in tem omo dis ili abe pas filone fob anti infangine jube. Mater forse pas ili pro fag in samberkulina e ergo stopne.

Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi. Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna. Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo kaj laboradi senĉese.

Inter stof omone infan dis benine obliga pas bi tem in jur separa tuta paso pro pris idro in plas tele tele e porta a dom pot komple maga. In uni jur, temkia ili es pas latera basiidro dis, gine plutone aribe pas a ili, gine dis deman pas ili pro infangine don bibe a ili.

Inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko kaj alporti domen plenan grandan kruĉon. En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki.

"Kon desir maga, gineben ot mi", infangine bel logo pas. E ili laba pas suragri pot ot ili e pris pas idro in plas pur plasuni ot basiidro e porta pas a gine, temtuta gardisub pot, pro gine inergo bibe komod plus. Temkia gine ben komple pas desirbibe ili, ili logo pas a infangine: "Ni es bel tak, ben tak e filoonor tak, na mi nesesa fakto stofdon pro ni" (akaus dis es pas ginefaktotauma, na pris pas sur iliauto forma ot gine plutone urbanagri, pro optik, aktoben ot infangine jube dis es futur maga kak). "Mi fakto stofdon pro ni", ginefaktotauma logo pas stopne, "na a logo tuta separa, ni logo futur na, flor o lito balormaga pasoeks futur eks buka ot ni."

"Tre volonte, mia bona," diris la bela knabino. Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune. Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, ŝi diris al la knabino: "Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon" (ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino). "Mi faras al vi donacon," daŭrigis la feino, "ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono."

Temkia infangine bel dis aribe pas a dom, mater ot ili insulta pas ili, prokia ili aribere pas postetem tak ot basiidro. "Perdon mi, mater", infangine benine logo pas, "na mi resta pas temlonga tak". Temkia ili logo pas logomulti dis, tri ros, tri margaret e tri diaman maga dansi pas eks buka ili. "Mi optik kia!" mater ot ili logo pas kon surpris maga. "Optikomo, na margaretmulti e diamanmulti dansieks eks buka ot ili! Dis aribe ot plaskia, infangine ot mi?" (Dis es pas tem uni, na mater apela pas ili omo infangine). Infan benine logo pas logodirek stoftuta, na aribe pas a ili, e, in tem ot logo ili, diaman multimaga kataraktaeks pas eks buka ili. "Si es tak", mater logo pas, "mi nesesa espedi infangine ot mi a plas na. Mari, optik, stofkia pasoeks eks buka ot fratergine ni, temkia ili logo; es probable ne filo a ni pro abe inergo omo? Ni nesesa bine paso a basiidro pro pris idro; e temkia gine plutone deman futur bibe ot ni, ni don futur filo idro a ili". "Es probable bel tele," infangine respon pas filone, "na mi paso a basiidro!" "Mi desir, na ni paso a plas na," mater logo pas, "e paso suragri!"

Kiam tiu ĉi bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto. "Pardonu al mi, patrino," diris la malfeliĉa knabino, "ke mi restis tiel longe". Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj. "Kion mi vidas!" diris ŝia patrino kun grandega miro. "Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj! De kio tio ĉi venas, mia filino?" (Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino). La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi, kaj, dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj. "Se estas tiel," diris la patrino, "mi devas tien sendi mian filinon. Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino, kiam ŝi parolas; ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon? Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon; kaj kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile." "Estus tre bele," respondis la filino malĝentile, "ke mi iru al la fonto!" ― "Mi volas ke vi tien iru," diris la patrino, "kaj iru tuj!"

Infangine paso pas, sed logobelne intem temtuta. Ili pris pas potflor maga metalag bel plasuni, na es pas in dom. Temkia ili aribe pas a basiidro, ili optik pas suragri uni gine, besti pluto tele, gine na paso pas eks silbi e deman pas bibe ot ili (dis es pas ginefaktotauma omo, na pris pas sur iliauto forma e bestimulti ot infangineroi, pro optik, aktobenne ot infangine dis es futur maga kak). "Aribe pas mi plasdis," infangine filone e lebanauto logo pas a ili, "pro don bibe a ni? Sekur, mi porta pas potflor maga metalag kon desir pro dis, pro don bibe a gine dis! Ide ot mi es: pris auto idro, si ni desir bibe." "Ni es ne filo ot tuta," ginefaktotauma logo pas abene nerfo. "Ben, akaus ni es desirserbis tak, mi fakto stofdon pro ni, na a logo tuta separa, ni logoeks futur na, serpen o ran pasoeks futur eks buka ni."

La filino iris, sed ĉiam murmurante. Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki (tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu ĉi knabino). "Ĉu mi venis tien ĉi," diris al ŝi la malĝentila kaj fiera knabino, "por doni al vi trinki? Certe, mi alportis arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu ĉi sinjorino! Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki." ― "Vi tute ne estas ĝentila," diris la feino sen kolero. "Bone, ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via buŝo aŭ serpento aŭ rano."

Temkia mater ot ili obserba pas ili, mater logoleban pas suragri a ili: "Es kak, infangine mi?" "Ia, mater", ginefilone respon pas a ili, balieks intem uni serpen e uni ran. "O, sel!" mater logolebaneks pas, "mi optik kia? Fratergine ot ili es eror in stoftuta; mi aktoanti futur a ili akaus dis!" E ili kuren pas suragri pro batal ili. Infan benine kureneks pas e sekret pas iliauto in silbi telene plasuni. Infanandro ot roi, na aribere pas ot diana, mitin pas ili; e, optik intem, na ili es bel tak, ili deman pas a ili, ili fakto kia a plas dis, uni tuta, e prokia ili idrooptik. "O, benine, androbalor, mater ot mi espul pas mi eks dom". Infanroi, na optik pas, na bitri margaret e bitri diaman pasoeks pas eks buka ili, deman pas ili, pro ili logo, dis aribe ot plaskia. Ili logo pas a ili aribe tuta. Infanroi ide pas, na inergo tak abe balor maga plus stoftuta, antrop inergo probable don na a androgamone omone, ili sefaleks pas gine dis a dommaga ot pater ili, roi, plaskia ili gamo pas gine dis.

Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis al ŝi: "Nu, mia filino?" ― "Jes, patrino", respondis al ŝi la malĝentilulino, elĵetante unu serpenton kaj unu ranon. ― "Ho, ĉielo!" ekkriis la patrino, "kion mi vidas? Ŝia fratino en ĉio estas kulpa; mi pagos al ŝi por tio ĉi!" Kaj ŝi tuj kuris bati ŝin. La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. La filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis; kaj, vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras. ― "Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo". La reĝido, kiu vidis, ke el ŝia buŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis ŝin, ke ŝi diru al li, de kie tio ĉi venas. Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron. La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino, forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis je ŝi.

Sed peri fratergine ot ili mis inergo logo, na ili esaribe pas filonebalor tak, na mater auto ot ili espul pas ili ot auto; e infangine benine, kuren intem multi e eureka antropnul, na desir probable aksep ili, morta pas antetem in goni ot silbi.

Sed pri ŝia fratino ni povas diri, ke ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si; kaj la malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro.

(Mutalingua ot Igor Wasilewski)

(Tradukis L. L. Zamenhof)

fication" content="usuRK1S-D7j9dgE1oi7kUZWKgXxsWjAWRBd4p3FStQs" />