Kaj
Dio diris: Estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por apartigi la tagon de
la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn; kaj ili estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por lumi super la tero; kaj fariĝis tiel. Kaj
Dio faris la du grandajn lumaĵojn: la pli grandan lumaĵon, por regi la
tagon, kaj la malpli grandan lumaĵon, por regi la nokton, kaj la
stelojn. Kaj Dio starigis ilin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ili lumu sur la teron, kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.