La Frata lingvo
Frater estas internacia helplingvo kreita de la vjetnamano Phạm Xuân Thái kaj publikigita en Sajgono (aktuala Ho-Ĉi-Min-Urbo, Vjetnamo) en 1957. La gramatiko de Frater, reduktebla al 12 bazaj reguloj, estas tute izolanta, simila do al la gramatiko de kelkaj aziaj lingvoj, kiel la vjetnama, la ĉina aŭ la malaja. En Frater ne estas artikoloj, nek fleksioj, nek afiksoj, nek akordo de tempo, de modo, de genro aŭ de nombro. Substantivoj, adjektivoj, verboj kaj adverboj havas saman radikon kaj estas distingataj nur per rigida vortordo. La vortprovizon konsistigas latinaj kaj grekaj radikoj internacie konataj, kun kelkaj elementoj el la angla, germana, hispana kaj rusa lingvoj, kio ebligas rapidan lernadon. Surbaze de 1000 bazaj radikoj, oni povas krei kiun ajn vorton per specifa metodo de derivado. La prononco estas simpla kaj la akcento regula.
La celo de ĉi tiu retejo estas veki intereson pri Frater kaj stimuli ties uzadon en la tuta mondo. Ĉi tie vi trovos ĉion necesan por lerni la lingvon.