Frater estas internacia helplingvo kreita de la vjetnamano Pham Xuan Thai kaj publikigita en Sajgono en 1957. La Fratera gramatiko, reduktebla al 12 bazaj reguloj, estas tute izolanta, simila do al la gramatiko de kelkaj aziaj lingvoj, kiel la vjetnama, la ĉina aŭ la malaja. En Frater ne ekzistas artikoloj, nek fleksioj, nek afiksoj, nek ia ajn akordo. Substantivoj, adjektivoj, verboj kaj adverboj havas la saman radikon kaj estas distingataj nur per rigida vortordo. La vortprovizon konsistigas latinaj kaj grekaj radikoj internacie konataj, kun kelkaj elementoj el la angla, germana, hispana kaj rusa lingvoj, kio ebligas rapidan lernadon. Surbaze de 1000 bazaj radikoj, oni povas krei kiun ajn vorton per specifa metodo de derivado. La prononco estas simpla kaj la akcento regula.

La celo de ĉi tiu retejo estas veki intereson pri Frater kaj stimuli ties uzadon en la tuta mondo. Ĉi tie vi trovos ĉion necesan por lerni la lingvon.

Titolpaĝo de la libro de Pham Xuam Thai, eldonita en 1957.

Ni laboras por plivastigi la vortprovizon de Frater. Vi povas kunlabori kun ni proponante novajn vortojn aŭ sendante viajn proprajn tradukojn.  


Filomulti ot Lingua Sistemfrater, 2018-2024
fication" content="usuRK1S-D7j9dgE1oi7kUZWKgXxsWjAWRBd4p3FStQs" />